Esperanto hodiaŭ! (2022-10-11)

Ĉi-semajne ni kunvenos mardon, la 11an de oktobro. La tempo estos 6:00 ptm kaj la loko estas la bierfarejo Blinda Porko, kiel kutima.

Ĉar eble pluvos, kaj la temperaturo eble ne estos sufiĉe varma, nepre kontrolu kaj en la bierĝardeno kaj en la trinkejo mem.

Memoru: venonta semajno ni refoje kunvenos lundon, la 17an de oktobro.

Pri sekvontaj semajnoj ni devos diskuti. Mi kredas, ke merkrede estus pli bona por Dakota. Mi mem povus kunveni lunde, marde, aŭ merkrede. (Mardo kaj merkredo estas bier-tasaj tagoj, do malaltkosta biero.)