Finfine, ni refoje kunvenos!

Nu, almenaŭ mi kunvenos.

La Esperanto-grupa kunveno ja okazos, malgraŭ la manko de jesaj respondoj al mia peto. (Mia edzino volas viziti la foiron, kaj ni ambaŭ volas trinki bierojn.)

Do, venu se vi volas, al la bierĝardeno malantaŭ la bierfarejo Blinda Porko je 6:30 ptm.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *