La unua renkontiĝo de la somero okazos hodiaŭ je 5:15 ptm en la Espresso Royale ĉe 1117 West Oregon en Urbana (apud la Krannert Center for the Performing Arts). Venu!
La ĉeestintoj raportos pri la landa kongreso, kaj ni pridiskutos la tempon kaj lokon de someraj renkontiĝoj.

Bonvenon!
Nia standardo kun verda stelo
La renkontiĝoj de la Esperanto-Klubo de Orient-Centra Ilinojo okazas ĵaŭde je 5:05 ptm en la Espresso Royale ĉe 1117 West Oregon en Urbana (apud la Krannert Center for the Performing Arts).
Jen mapo, aŭ vidu dekstre por direktoj de via loko.
Se vi volus ĉeesti, sed ne povas ĉi-tempe aŭ ĉi-loke, sciigu nin. Ni volas, ke ĉiuj interesitaj personoj povas ĉeesti.
Se vi estas aŭ estos en Champaign-Urbana kaj vi parolas Esperanton, sendu e-poŝton–plaĉus al ni renkonti vin dum via vizito.
Por aktuala novaĵo pri Esperanta agado en orient-centra Ilinojo, aliĝu la retpoŝtliston esperanto_champaign.
Oni povas legi ĉi tiun retejon en la angla aŭ en Esperanto.