Category Archives: Senkategoria

Unua somera renkontiĝo

La unua renkontiĝo de la somero okazos hodiaŭ je 5:15 ptm en la Espresso Royale ĉe 1117 West Oregon en Urbana (apud la Krannert Center for the Performing Arts). Venu! La ĉeestintoj raportos pri la landa kongreso, kaj ni pridiskutos la tempon kaj lokon de someraj renkontiĝoj.
Posted in Senkategoria | Leave a comment

Someraj Renkontiĝoj

Ĝis la landa kongreso, ni ne renkontos. (Se vi ĉeestos: Ĝuu!) Ni provizore planas daŭri renkontiĝi je la sama tempo dum la somero: ĵaŭde je 5:15 ptm. La unua somero renkontiĝo okazos la 3an de junio. Ĝis tiam!
Posted in Senkategoria | Leave a comment

Semestro-fina pikniko: ĵaŭdon

Ĵaŭdon, la 6a de majo, okazos Esperanto-grupa pikniko! Ni renkontiĝos je la kutima loko kaj tempo (ĉambro 1120 en la konstruaĵo Foreign Language je 5:15 ptm). Se vetero estas bona, ni iros eksteren al la korto. Venu! Se vi povas, alportu manĝaĵon por dividi, sed tio ne gravas. Venu! Ĉi tio estos nia fina regula [...]
Posted in Senkategoria | Leave a comment

Skrablo kaj festo

Dum nia renkontiĝo, ni ludis skrablon kaj festis la naskiĝtagon de Darcy.
Posted in Senkategoria | Leave a comment

Renkontiĝaj ŝanĝoj

Jen malgrandaj ŝanĝoj al nia renkontiĝo-plano: Ĵaŭde:  Renkontiĝo por komencantoj Ni ankoraŭ renkontos ĵaŭde en la konstruaĵo Foreign Language je 5:15 ptm ĝis 6:15 ptm en ĉambro 1120. Ĉi tiuj renkontiĝoj estos por instrui al komencantoj.  Ni uzos la libron Gerda Malaperis, kune kun aliaj studiloj (kiel Mazi kaj Teach Yourself Esperanto). Ni komencos freŝan grupon je [...]
Posted in Senkategoria | Leave a comment

Publika prelego pri Esperanto

Pri kio temas Esperanto, la facile lernebla internacia lingvo?  Venu al ĉi tiu mallonga prelego.  Ni diskutos la bazon de la lingvo, eksterlandan studadon, la kulturon de Esperantistoj, kaj la studentan organizon Esperanto@UIUC.  Senkosta kurso komencos sekvontan semajnon, do venu! Ĵaŭdo, la 28an de Januario, je 5:15 ptm en ĉambro 1112 1118 de konstruaĵo Foreign [...]
Posted in Senkategoria | Leave a comment

Jen nova semestro!

Bonvenon! Ni renkontos laŭ nia kutima plano (je 5:15 ptm en la Konstruaĵo Foreign Language).  Ĉi tiuj renkontiĝoj estos principe por komencanto-instruado. Unu temo de la unua renkontiĝo (la 21an de januario) estos ebla plua semajna renkontiĝo por Esperanto-lingva parolado kaj aliaj agadoj (ludoj, ktp). Venonta semajno ni faros paroladon Introduction to Esperanto por la publiko, [...]
Posted in Senkategoria | Leave a comment

Ni ne renkontos je la 26a de novembro 2009

Ĉar estos Danktago, ni ne renkontos je la 26a de novembro 2009.
Posted in Senkategoria | Leave a comment

Pri iri AREn

La Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE) estas unuaranga Esperanta aranĝo en Usono.  Ĝi okazas ĉiu-jare dum la semajnfinon de Kolumbo-Tago (Columbus Day).  Lastatempe la renkontiĝo okazas en Silver Bay en Novjorko.  Ĝi estas kune organizita de la Esperanto-societo Kebekia (Quebec Esperanto Society), do ĝi estas unu el le plej internaciaj aranĝoj en Usono. Estas sufiĉe [...]
Posted in Senkategoria | Leave a comment

Landa kongreso: 28a ĝis 31a de majo, 2010

La dato kaj loko de la Esperanto-USA landa kongreso estas fiksita:  28a ĝis 31a de majo, 2010 en Vaŝingtono (Washington, D.C.). Filipo Dorcas diras: Memoru pri la 100 jara datreveno de la prelego de Dr. Zamenhof en Vashingtono. Tio meritas anonci al la gazetaro vaste!
Posted in Senkategoria | Leave a comment