Author Archives: pbrewer

Landa kongreso: 28a ĝis 31a de majo, 2010

La dato kaj loko de la Esperanto-USA landa kongreso estas fiksita:  28a ĝis 31a de majo, 2010 en Vaŝingtono (Washington, D.C.). Filipo Dorcas diras: Memoru pri la 100 jara datreveno de la prelego de Dr. Zamenhof en Vashingtono. Tio meritas anonci al la gazetaro vaste!
Posted in Senkategoria | Leave a comment

Nova regula tempo & loko

Ni havas novan regulan tempon kaj lokon por renkontiĝoj: Ĵaŭde je 5:15 ptm en al konstruaĵo Foreign Language. Ni kunigas en la atrio je la teretaĝo, kaj poste elektas liberan ĉambron por kunsidi. Venu hodiaŭ kaj ĉiu semajno!
Posted in Senkategoria | Leave a comment

Unua renkontiĝo hodiaŭ!

La unua renkontiĝo de la lernej-jaro okazos hodiaŭ, la 3an de septembro, je 5:15 ptm en ĉambro 323 de la konstruaĵo Natural History (la dua konstruaĵo oriente de la Student Union). Ni diskutos: Demandojn pri Esperanto Planojn por la klubo ĉi-jare Ĉu ĉi tiu loko kaj tempo plaĉas al ĉeestantoj Venu!  Ni havos manĝetojn!
Posted in Senkategoria, Tagordo | Leave a comment

Korto-tago

Dank’ al Darcy, ni havos tablon ĉe Korto-tago: la 23-an de aŭgusto, de 12-4 ptm.  Venu!  Helpu! Ĝis tiam ni ne okazas niajn regulajn renkontiĝojn.  Ni rekomencos post la unu tago de instruado.
Posted in Senkategoria | Leave a comment

Pikniko de la Esperanto-Societo de Ŝikago

Jen informo de Viktor Payuk pri la pikniko de la Esperanto-societo de Ŝikago: Bedaǔrinde ni malsukcesis organizi la ĉi jaran piknikon junie, sed ne perdu la esperon – la 26an de Julio ĉiuj dezirantoj estas invitataj partopreni nian tradician aranĝon en Shiller Forest Preserve (arbara rezervejo de Ŝilera Parko) ¼ m. okcidenten de la stratkruco [...]
Posted in Senkategoria | Leave a comment

Pri Kastelon Greziljono

Bert Schumann sendis la suban tekston, kun peto, ke ĝi estu plusendita al lokaj grupoj: Vi bezonas nian belan kastelon Greziljono kun ghia granda parko. Vi bezonas ghiajn staghojn kaj kursojn, sen via partopreno ghi ne plu ekzistus. Tial, helpu Greziljonon, => invitu viajn amikojn al niaj someraj staghoj kaj kursoj => transsendu tiun chi [...]
Posted in Senkategoria | Leave a comment

Aŭtuna agado

Ni ekplanas agadojn por la aŭtunaj monatoj.  Jen iom da ideoj: Korto-tago (quad day) — Darcy aranĝis, ke ni havos tablon.  Ni intencas aĉeti ŝildon aŭ standardon por ĝi.  (Do:  Kio estu sur la ŝildo?) Afiŝoj — Darcy kaj mi intencas afiŝi afiŝojn, por inviti homojn al niaj renkontiĝoj.  Eble du-foje–unue por someraj renkontiĝoj, kaj [...]
Posted in Senkategoria | Leave a comment

Diskuti novelon

La temo de la venonta renkontiĝo (la 2an de julio) estos diskuto pri la novelo “Marvirinstrato” de Tim Westover, la titola novelo de lia nova novelaro. Oni povas elŝuti la libron senpage, do eĉ homoj, kiu ne aĉetis ekzempleron povas partopreni. Se iuj komencantoj volas partopreni, ni povas antaŭe kunigi por legi ĝin kiel grupo.  [...]
Posted in Tagordo | Leave a comment

Nova tago, tempo, kaj loko

Notu novan tagon, tempon, kaj lokon por renkontiĝoj:  ĵaŭde ĉe la kafeo Espresso Royal (1117 W Oregon St, Urbana) je 4:00 ptm.
Posted in Senkategoria | Leave a comment

Renkontiĝo hodiaŭ!

Nia regula renkontiĝo ja okozos je la kutima tempo kaj loko (5:00 ptm ĉe la konstruaĵo “Fremda Lingvo”). Venu! Ni diskutos la ĵus finitan jarkunvenon de Esperanto-USA.
Posted in Tagordo | Leave a comment