Semajna kunveno por 2018-10-02

Ni kunvenu hodiaŭ je 4:30 ptm en la konstruaĵo Fremdaj Lingvoj! Ni kuniĝos je la orienta fino de la granda halo (for de la liftoj), kaj tiam electos libera ĉambro.

Venontan semajnon mi ne povos ĉeesti! (Amiko alvenos tiun tagon por viziti.) Mi supozas, ke la kunveno ne okazos, sed kompreneble vi rajtas kunveni se vi volas.

Semajna kunveno por 2018-08-07

Ni kunvenu hodiaŭ je 4:30 ptm ĉe la bierfarejo Blinda Porko!

Verŝajne pluvos, do ni verŝajne kunvenu en la konstruaĵo mem. (Tamen, se ne pluvas, la bierĝardeno estas tre agrabla.)

Ni parolu pri ĉu (kaj kiam) ni movu la kunvenojn al nia kutima vintra loko (la konstruaő Fremdaj Lingvoj) kiam la semestro komenciĝas.

Malsama loko por la hodiaŭa kunveno

La sindikato GEO (organizo de doktoriĝontaj dungatoj) strikas por justa kontrakto. Eble estos linio de strikantoj ekster la konstruaĵo Fremdaj Lingvoj, kaj ni ne volus transiri tian linion. Por eviti tion, ni kunvenos ĉe la bierfarejo Blinda Porko je la normala tempo: 4:30 ptm.

Venu! Ni povas paroli pri laboristaj aferoj!

Wikipedia havas bonajn artikolojn pri laboristaj aferoj: