Ĝis la landa kongreso, ni ne renkontos. (Se vi ĉeestos: Ĝuu!)
Ni provizore planas daŭri renkontiĝi je la sama tempo dum la somero: ĵaŭde je 5:15 ptm. La unua somero renkontiĝo okazos la 3an de junio.
Ĝis tiam!
Ĝis la landa kongreso, ni ne renkontos. (Se vi ĉeestos: Ĝuu!)
Ni provizore planas daŭri renkontiĝi je la sama tempo dum la somero: ĵaŭde je 5:15 ptm. La unua somero renkontiĝo okazos la 3an de junio.
Ĝis tiam!
Ĵaŭdon, la 6a de majo, okazos Esperanto-grupa pikniko!
Ni renkontiĝos je la kutima loko kaj tempo (ĉambro 1120 en la konstruaĵo Foreign Language je 5:15 ptm). Se vetero estas bona, ni iros eksteren al la korto.
Venu! Se vi povas, alportu manĝaĵon por dividi, sed tio ne gravas. Venu!
Ĉi tio estos nia fina regula renkontiĝo de la semestro, sed kelkaj grupano daŭros ĉi tie dum la somero. Do ni antaŭvidas, ke ja estos iu speco de someraj renkontiĝoj. Ni afiŝos pri la afero.
Jen malgrandaj ŝanĝoj al nia renkontiĝo-plano:
Ni ankoraŭ renkontos ĵaŭde en la konstruaĵo Foreign Language je 5:15 ptm ĝis 6:15 ptm en ĉambro 1120. Ĉi tiuj renkontiĝoj estos por instrui al komencantoj. Ni uzos la libron Gerda Malaperis, kune kun aliaj studiloj (kiel Mazi kaj Teach Yourself Esperanto).
Ni komencos freŝan grupon je la 4a de februaro, 2010, sed komencantoj libere ekĉeestu iam dum la semestro. Ankaŭ progresantoj kaj fluparolantoj estas bonvena.
Ni ekrenkontos sabate je 2:00 ptm en la akceptejo de la konstruaĵo Krannert Center for the Performing Arts (apud la trinkejo) por konversacii, ludi, spekti vidaĵojn, ktp.
Esperantistoj je iu ajn lingvo-kapablo estas bonvena, sed komencantoj konstatu, ke ni provas fari la sabato-renkontiĝojn tute en Esperanto.
Pri kio temas Esperanto, la facile lernebla internacia lingvo? Venu al ĉi tiu mallonga prelego. Ni diskutos la bazon de la lingvo, eksterlandan studadon, la kulturon de Esperantistoj, kaj la studentan organizon Esperanto@UIUC. Senkosta kurso komencos sekvontan semajnon, do venu!
Ĵaŭdo, la 28an de Januario, je 5:15 ptm en ĉambro 1112 1118 de konstruaĵo Foreign Language.
Notu: Ni havos manĝaĵojn.
Bonvenon!
Ni renkontos laŭ nia kutima plano (je 5:15 ptm en la Konstruaĵo Foreign Language). Ĉi tiuj renkontiĝoj estos principe por komencanto-instruado.
Unu temo de la unua renkontiĝo (la 21an de januario) estos ebla plua semajna renkontiĝo por Esperanto-lingva parolado kaj aliaj agadoj (ludoj, ktp).
Venonta semajno ni faros paroladon Introduction to Esperanto por la publiko, verŝajne en la Konstruaĵo Natural History. Detaloj sekvos.
Jen nia plano:
Ĝuu la sezonon!
Ĉar estos Danktago, ni ne renkontos je la 26a de novembro 2009.
La Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE) estas unuaranga Esperanta aranĝo en Usono. Ĝi okazas ĉiu-jare dum la semajnfinon de Kolumbo-Tago (Columbus Day). Lastatempe la renkontiĝo okazas en Silver Bay en Novjorko. Ĝi estas kune organizita de la Esperanto-societo Kebekia (Quebec Esperanto Society), do ĝi estas unu el le plej internaciaj aranĝoj en Usono.
Estas sufiĉe malfacila atingi Silver Bay de Ilinojo. Tamen, laŭ mia frato Steven Brewer, preskaŭ ĉiu partoprenanto veturos tra Albany–kaj iu el ili feliĉe helpos vin atingi la renkontiĝejo, se vi povas atinigi je Albany.
Se vi volas ĉeesti kaj volas kunaranĝi kun aliaj ĉeestantoj pri veturado de Albany, kontaktu min por la epoŝta adreso de mia frato.
La dato kaj loko de la Esperanto-USA landa kongreso estas fiksita: 28a ĝis 31a de majo, 2010 en Vaŝingtono (Washington, D.C.).
Filipo Dorcas diras:
Memoru pri la 100 jara datreveno de la prelego de Dr. Zamenhof en Vashingtono. Tio meritas anonci al la gazetaro vaste!