Dum la lasta renkontiĝo, Darcy menciis la vorton “gufo” kiel la vorto por la angla “owl.” Tiu momente suprizas min: Mi anstataŭe konas la vorton “strigo.” Do, mi kontrolis la aferon.
Unue, mi kontrolis la Universalan Vortaron, por certigi min, ke ambaŭ vortoj ja estas fundamenta:
- strig’ hibou | owl | Eule | сова | sowa.
- guf’ grand-duc | owl | Uhu | филинъ | puchacz.
Tiam, mi kontrolis ĉi tiun paĝon pri nomoj de “European Owls.” Estis klara, ke strigo estas ĝenerala termino, kaj gufo estas la Eŭropa Aglo-Strigo (kaj, oni suposas, similaj grandaj strigoj kun plumtuftoj ĉe la oreloj).
Pri la gufujoj (mi nun priparolas pri la sen-fuma, sen-alkohola trinkejo por junuloj ĉe Esperantaj aranĝoj), Vikipedio diras, ke la terminon oni elektis ĉar la gufo “aktivas nokte.” Sed mi kredas, ke ĉi tiu bildo montras la ĝustan kialon.
Ĉu tiu ne precize aspektas kiel juna Esperantisto, kiu trinkis tro da teo (kaj ne sufiĉe da alkoholo)?
Foto de Judepics, uzita per permesilo “Creative Commons.”
