Ni kunvenos hodiaŭ je 5:00 ptm en la bierĝardeno malantaŭ la bierfarejo Blinda Porko. (La pluvo jam ĉesu.)
Ni priparolu nian planon por la semestro. Baldaŭ ni verŝajne volos movi niajn kunvenojn al la konstruaĵo Fremdaj Lingvoj, sed dum la vetero restas bela, mi preferus kunveni en nia somera loko (malaltkosta biero).
Tamen: Se vi volas ĉeesti, sed la tago, tempo, aŭ loko ne konvenas al vi, diru. Ni vole ŝanĝos.