Niajn DU Zamenhof-festojn!

Nia normala Zamenhof-festo estos mardon la 10an de decembro en la konstruaĵo Fremdaj Lingvoj je iom pli malfrua horo ol kutime: Ni kunvenos je 6:00 ptm. Mi alportos picon kaj keksojn. Se vi volas ion alian por manĝi, vi mem alportu ĝin—eble sufiĉon por dividi. Iuokaze, alportu vian elektitan trinkaĵon, kaj eble mantukon, ktp.

Nia speciala Zamenhof-festo estos lundon la 23-an de decembro je 3:00 ptm ĉe la bierfarejo Blinda Porko. Ĉestante estos du specialaj gastoj: Dumlonga (sed lastatempe fora) membro Chris Baldwin, kaj mia frato (kaj bonega Esperantisto) Steven Brewer. Pro la frua horo, mi supozas, ke ni ne bezonos manĝaĵon, sed se vi deziras ion, estas multaj proksimaj restoracioj, kaj mangaĵo de ekster estas permesita en la bierfarejo. Kaj, kompreneble, estos biero.

Venu al iu aŭ ambaŭ!

2 thoughts on “Niajn DU Zamenhof-festojn!

  1. Dankon! Ĝi estas ĝusta. Eble menciinda: niaj regulaj kunvenoj okazas je 4:30 ptm marde, kaj kiam la universitato ne estas en sesio, ni kutime kunvenas en la bierfarejo Blinda Porko (Blind Pig Brewery, 120 N Neil St, Champaign, IL 61820).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *